Jes kaj ne. En neniu lando de la mondo oni parolas surstrate latine. Tamen la intereso pri tiu pasinta lingvo de iam fortega Roma Imperio ankoraŭ hodiaŭ estas tre granda, aparte en Eŭropo. La itala sonas iom simila al la lingvo, sed ne en Italio, en Germanio oni plej ŝatas la latinan.
Pli ol triono de mezlernejaj studentoj elektas la latinan kiel sian duan aŭ trian fremdan lingvon. La latina sekvas la anglan kaj la francan al favoro de studentoj en tria loko. La eduka celo estas ĉefe traduki latinajn tekstojn en la germanan, ne paroli la latinan. Tamen studentoj ankaŭ ŝati ludi en antikvaj teatraĵoj aŭ reciti poemojn de Ovido aŭ aliaj.
Kvankam ĉiam denove homoj volas pridiskuti la uzadon de latina-instruadon, la lingvo estas nuntempe tre populara en Germanio. Ankaŭ en la universitatoj tiu tendenco estas sama. Sed krome en Aŭstrio en neniu aliaj eŭropaj landoj oni amas lerni la latinan. Mi pensas, ke estas pro analitika pensmaniero; temas pri bona enkonduko al scienca edukado. Germanuloj emas esti korektaj, ĉu ne?
Ne valoras la argumento, ke oni ja ne bezonas lingvon, kiun neniu parolas.
Dankon pro via atento kaj bonan tagon!