Plejparte somere ĉie en Britio okazas muzikaj festivaloj, malgrandaj kaj grandegaj. Mi ege ŝatas muzikon. La britoj estas muzikemuloj. Mi pensas, ke la mondvasta disvastiĝo de la angla ne ŝuldas sole al iu imperia agado. Nuntempe homoj en la tuta mondo ne povas rezisti la mojosan kaj ĉarman dolĉaĵon kiu donas la angla- aparte enpakita en muziko.
Oxford, Cowley Road surstrate je kvartala festo 2017
Muzikaj festivaloj nuntempe estas grava parto de brita kulturo.
La plej konata estas Glastonbury Festival en sudokcidenta Britio kun ĉirkaŭe 175 mil partoprenantoj ĉi- jare. Tio, kio en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento komenciĝis kiel iom hipia kaj kontraŭkultura evento kun biletoj po unu pundo fariĝis la plej granda subĉiela muzikfestivalo tutmonde kun biletoj po 225 pundoj. Faru mem kalkulado pri la enspezoj.
Sed tiu festivalo ne estas nur komerca afero. Plejparte voluntuloj prizorgas la eventon pruvante ankaŭ nuntempe la ekziston de tiama verda kaj alternativa spirito. La plej multaj enspezoj estas donita al organizoj, kiuj faras ion por la plibonigo de la mondo, kiel ekzemple Greenpeace. La necesa energio por la elektra instalaĵo estas plejparte energispareme uzata kaj devenas de ekologiaj fontoj. La vizitantoj de kvartaga festivalo kampas en siaj tendoj ĉe ajna vetero. Gravas ja nur la neforgesebla ĉeesto ĉu ne? Kiam pluvegas, la tuta vastega areo fariĝas granda kota bano. Spite tion, por la homoj, kiuj ne hejmenfuĝi, aparte ekscitaj programeroj kelfoje okazas. Tiu festivalo temas pri muziko, ankaŭ cirko kaj komedio, dancado kaj aliaj artoj okazas. Famaj bandoj kaj musikistoj jam ludis tie. Ekz Bruce Springsteen, Paul McCartney aŭ Rolling Stones. Ĉi-somere Radiohead furoris. Alia stelo estis la politikisto Jeremy Corbyn, kiu miloj da homoj farigis kanti post sia politika parolado.
Mi konfesas, ke ĝis nun mi ankoraŭ neniam ĉeestis Glastonbury Festival-on, pri kiu iu diris, ke se oni volas kompreni britan kulturon, oni nepre vizitu ĝin, almenaŭ unu fojon.
Kion vi pensas pri angla muziko? Ĉu vere mondokulturo?
Dankon pro via atento. Bonan tagon Steem-antoj !