Eble, vi pensas ke mi ŝercas ĉar jam en progresaj landoj, virinoj estas sufiĉe memstaraj (aŭ eble mi eraras, do vi pvoas diri vian opinion sube) sed vere, ĉu ĉie estas tiel ĉi?
Nu, en multaj landoj tute ne estas tiel ĉi, virinoj tute estas dependaj de viroj, patro, fratoj aŭ edzo. kaj en tiuj landoj, la plej bedaŭrinda afero estas tio ke virinoj mem tute ne scias pri siaj rajtoj kaj estas tute kontentaj kaj eĉ ĝojplenaj pri tiu ĉi afero. kiel la manko de memstariĝo malhelpas virinojn? Unue, plej grave tiu ĉi afero liberigas virojn ĉiel trakti virinojn, ĉu malbone ĉu bone, ne gravas, virinoj devas elteni ĉar ili estas dependaj je ili. Do en malprogresaj landoj, viroj kvazaŭ posedas virinojn. eĉ leĝe en multaj landoj estas tiel ĉi. ekz, virino en landoj kiel Afganio, Irano kaj aliaj mezorientaj landoj, por eksteriri el la lando, por geedziĝi, por ajna afero, devas havi permeson de la viro, ĉu patro, ĉu edzo. do virinoj, tute perdas sian liberecon, aliflanke, virinoj povas esti ĝenataj. bonŝance en multaj landoj jam ekzistas leĝoj, kiuj kontraŭas tiun ĉi ĝenadon sed pro malbona socia etoso, leĝo ne povas helpi, ĉar la virinoj mem devas siletni. ĝuste tie ĉi la problemo de la manko de memstariĝo sinmontras, virinoj estas ĝenataj, batataj freneze hejme. Kaj ankaŭ ekzistas leĝoj kiuj subtenas ilin, sed vere ili ne povas peti helpon de la registaro, ĉar tiuokaze, la viro lasos ŝin kaj la virino por daŭirigi la vivon ja ekhavos problemon. ĉar ili estas dependataj je viroj. Do la leĝoj restos kiel ŝerco nur kaj ajna leĝo, vere ne povas helpi protektadon de la virinoj. kaj viroj povas ĉiel trakti ilin. Bonŝance lasttemope, virinoj, precipe en Arabujo, faris grandajn paŝojn por atingi tiun ĉi liberecon kaj memsariĝon, kaj la virsubtenanta registaro tie, ĝuste sciante tion ke la memstariĝo de la virinoj eldetruos la sistemon, en kiu ili povas ĉiel trakti virinojn, kontraŭas tiun ĉi aferon ĉiel kaj klopodas malebligi virinojn memstariĝi.
Ĉiuokaze la situacio depende de la landoj estas malsimilaj. sed la plej grava afero estas tio ke fojfoje, la tradicio/kulturo intruas virinojn esti nememstaraj kaj dependaj je la viroj. kaj eĉ montras ĝin kiel honoro kaj signo de pureco. kaj bedaŭrinde, kiam ili vidas memstaran virinon, ofte akuzas ilin ke ili estas malbonaj kaj fiaj virinoj! eble vi diras ke mi ŝercas, sed en malprogresaj landoj ja okazas tiel ĉi. Do virinoj en tiaj landoj ja havas malfacilan vojon por atingi la memstariĝon. ĉar ili devas kontraŭi fojfoje registarajn leĝojn, foje la troajn petojn de la fratoj/patro kaj edzo, elteni ajnan danĝeron kaj kompreneble, elteni ĉiujn fiparolojn. Sed mi pensas ke plej rava afero estas tio ke ili UNUE sciu ke ili devas iĝi memstaraj kaj ke ili havas rajton esti respektata kaj libera, bedaŭrinde, en multaj lokoj, la virinoj eĉ ne scias ke tiu ĉi eblas, por paŝi al ĝi. Do tie ĉi laŭ mi, Ni homoj kiuj loĝas en progresaj lokoj/landoj, devas pli kaj pli instrui al aliaj virinoj en malprogesaj lokoj pri tiuj ĉi aferoj uzante ĉiujn rimedojn.