Elmigrado de junaj afrikanoj
Cyprien GUIYA el Benino
Kio estas elmigrado ?
Elmigrado laŭ mi estas fenomeno de translokiĝo de loko al alia loko aŭ de alia lando al alia lando laŭ permeso de aŭtoritatoj per dokumentoj, kiuj precizigas la celon de la migrado, kondiĉoj kaj daŭro en la cela regiono aŭ lando. Sed hodiaŭ, la kontraŭleĝa elmigrado estas vojaĝi sen permeso de aŭtoritatoj, sen dokumentoj tra oceanoj, tra dezertoj kaj tra montaroj. Jam kelkaj afrikaj fratoj preferas ĝin. Tiu ĉi elmigrado farata per ŝipoj kaj per busoj kaŭzas multajn mortojn de afrikanoj en oceanoj, en dezertoj kaj apud montaroj. Mi tre bedaŭras pri tio. Pro tio, post okazigo de pluraj renkontiĝoj, kaj diskutoj kun universitataj grupoj kaj amikoj, kaj tra sociaj retoj, pri tiu ĉi temo "ĉu vi kiel afrikano konsentas pri kontraŭleĝa elmigrado?", mi provis noti multajn respondojn kaj proponojn al tiu ĉi temo.
Akcidentoj de la ŝipo kaj mortoj dum vojaĝo.
Kiuj estas la kialoj de tiuj elmigrado ?
Dum pluraj renkontiĝoj, elmigrado laŭ miaj afrikaj fratoj ne estas hazarde, sed ĝi havas kialojn. Por multaj el ili, elmigrado ne plu estus prioritato, se afrikanoj vivus pli taŭge (manĝi bone, havi bonan kuracan servon, bone loĝi, kaj trovi laboron). BADA Jean-Eude, studento en la Nacia Universitato pri Agronomio (UNA), diris: "Mi volas elmigri por serĉi la plej bonan vivon en alia mondparto. Esence serĉi pli bonan vivon ol mia nuna vivo." , Hugue Toviessie diris la saman ideon kiel BADA, Hugue diris: "Ni suferadas en Afriko, estas pro tio ke ni volas elmigri al alia flanko, eĉ se la vivo tie estas malfacila", post Hugue kaj BADA, multaj junuloj, kiuj havas la saman ideon por vojaĝo al Eŭropo por vivi tie, ĉu laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe, provis respondi al la kialoj kiuj puŝas ilin vojaĝi al Eŭropo perforte, el tiuj kialoj, mi provis noti:
Nerekompenco de la laboro, kiu signifas fari grandan laboron kaj ricevi nesufiĉan salajron, per kiu oni eĉ ne povas zorgi pri si aŭ ne povas havigi bazajn vivrimedojn.
Senlaboreco post la universitataj diplomoj, eĉ se oni havas pasion kaj volas labori. Pro tio multaj sutudentoj post akiri sian universitatan diplomon iĝas taksiistoj «taximan aŭ zem», ili faras tion por povi nutri siajn familiojn.
Pro la manko de la laboro kaj sekve salajro, ne eblas viziti kuraciston, kiam oni malsaniĝas, ĉar pagi ne eblas.
En tiu situacio, ĉu fermi landlimojn estas la solvo?
La respondo estas "ne", ĉar la fermo de limlandoj ne estas la solvo de la problemo. Ĉar la internaj problemoj ne solviĝas. Tiel landoj de UE ne bezonas fermi landlimojn, ĉar laŭ ni estas monoperdo kaj tempperdo.
Por sukcesi plibonigi la situacion, jen kion junuloj komentas:
Krei bonan vivkondiĉojn por afrikaj junuloj, tiel junuloj povas plibonigi siajn kapablojn en diversaj aferoj por plibonigi la kontinentan situacion. kial junuloj? ĉar oni rimarkis ke multal el la vojaĝantoj estas junuloj.
Krei multajn laborpostenojn, kies salajroj povas helpi homojn ekhavi bazajn vivrimedojn (manĝaĵoj, loĝado, kaj malsanulejo).
Financi multajn kreskigajn projektojn, kiujn junuloj kaj aliaj proponas aŭ havas.
Trejni junulojn nacie kaj internacie. sendi al junuloj spertulojn en specifaj kono-kampoj aŭ sendi junulojn ekster-kontinenten por ke ili lernu pri kiel funkcias aferoj por spertiĝi.
Kelkaj aferoj kiujn oni povas krei en diversaj kampoj kiuj povas helpi afrikajn junulojn gajni kaj resti hejme.
Kiel atingi tiujn celojn?
Junuloj proponis labori si mem, tio ne signifas ke ili laboru sendepende de la malnova generacio, Laŭ afrika proverbo: "ĉe la fino de la malnova kordo oni konektas la novan" sed ricevi konsiloj de ili. Ĉar tiu afrika malnova generacio, krom homoj kiel Thomas Sankara, Nelson Mandela, kiuj jam forpasis pro ilia vereco..., zorgas nur pri iliaj ventroj, kaj havigi riĉecon de la multoj al grupeto de politikistoj. Do devas esti grava laboro inter junuloj pri solvi la kontinentan problemon.
Por fini, estas necessa pensi pri plibonigo de la vivsituacio anstataŭ serĉi solvon de la problemo de elmigrado alimaniere. Fermi landlimojn aŭ konstrui murojn ne estus la solvo.