Mi bezonas paŭzon ! Socia medio estas ege interesa afero, loko por lernado kaj komunikado, kaj fine ankaŭ por fari amikojn.
Socia medio ankaŭ estas granda iluzio. Bonvolu, ne demandi min, kial- eltrovu vi mem.
Mi certe havas la impreson, ke mia ĉiutaga agado interreta forprenas mian energion; mi ne plu bone povas enfokusigi la plej gravajn aferojn de mia efektiva vivo. La steemit- kalejdoskopo estas tro multeaspekta, konfuze kaptinta kaj dolĉe alloga...
Dankon amikoj kaj preterpasantoj pro via atento. Eble post Pasko mi revenas! Fartu bone!