Ja ekzistas inter ĉielo kaj tero aferoj ne kompreneblaj, aparte flanke de sciencistoj tute ne klarigeblaj. Unu afero inter multaj estas saniga agado fare de neprofesiuloj, do homoj sen universitata aŭ iu medicina diplomo. Kutime oni aŭ priridas tiajn „miraklodoktorojn“, ignoras iliajn sukcesojn aŭ eĉ kontraŭbatalas ilin per ŝmira ĵurnalismo kaj jure malpermesas ilian sanigan agadon. Tamen, ekde jarmiloj ni ja scias, kiu sukcese kuracadas, tiu pravas.
Jen la kazo der germana sanigisto Bruno Gröning (1906-1959), kies sanigada agado ne povas alie nomita ol fenomeno.
https://www.bruno-groening-stiftung.org/en/gallery/before-1949/bruno-groening-before-1949-01
Jam kiel infano li sentis sin iom aparta, ja li eksentis sian pozitivan efikon je malsanuloj kaj bestoj. Esti en la naturo ĉiam plaĉis al li. Kreskinte en katolika familio li disvolvis fortan ligilon al Dio. Sed temas pli pri kora ligilo ol pri preĝeja. Post kutima lernejaj jaroj li laboris en diversaj profesioj, plejparte manlabore. Tiam sekvis tempo de amasa senlaboreco, milita servico en Dua mondmilito kaj rusia militkapteco. Bruno Gröning helpis kaj kuracis siajn proksimulojn kiam eble. Post la milito, kiam kelkaj nekredeblaj kuracaj sukcesoj estis furore pritraktatitaj en lokaj ĵurnaloj, pli kaj pli da homoj venis al li pro helpo. Estiĝis tiom multe. En Traberhof, Bavario atendis lin ofte pli ol 30 miloj homoj. Kio li havis, tiu kutima viro, ke li povis kuraci ĉiu ajn malsanojn kaj altiris tiom multe da homoj esperantaj sanigon? Lamuloj estis portitaj, kiuj poste denove ekstaris kaj povis iri, homoj kun pulmproblemoj aŭ eĉ kancero estis kuracitaj.
Kompreneble li ne nur havis admirantoj kaj amikoj, male, ĉar multaj profesiaj kuracistoj ege kontraŭis lin kaj postulis, ke estu malpermesita lian agadon. Fine li estis persekutita pro kurace labori sen iu faka diplomo. Sed Bruno Gröning diris, ke li ja ne sanigadas medicine, sed spirituale. Li eĉ rekomendis, ke homoj ĉiam vizitu ĝustan doktoron. Bruno Gröning rigardis sin mem ne kuraciston, nur transformatoron de saniga, dia energio. Li parolis pri saniga kurento. Spite de multaj vere sukcesaj kazoj, li neniam persone petis monon por sia agado. "Donu al malriĉuloj kaj danku Dion", ofte li diris. Bedaŭrinde li lasis sin fiuzi de manaĝeroj kaj medicinaj asistantoj, kiuj organizis la amasrenkontiĝojn. Ĉar li poste ne oficiale povis kuraci, li fondis asocion kaj nun agis kiel nura parolanto kun plejparte religiaj temoj. Li ĉiam parolis pri reveno al Dio. Dum li parolis, multaj homoj sentis sian sanigan forton kaj estis kuracitaj. Ne nur la repetitaj juraj procesoj kontraŭ li, ankaŭ la gazetara fiagado fine havis malbonan efikon je lia propra sano. Ankaŭ li ne povis ĉesi trinki tro da kafo kaj fumi, ke sekve li evoluis stomakan kanceron. Antaŭe li jam diris, ke se li ne plu povus kuraci, li interne forbrulus. Ĝuste tion ja okazis. Li mortis en malsanuleo en Parizo.
Bruno Gröning certe ne estis sanktulo, kaj ofte kontraŭagadis siajn proprajn ideojn, sed li estis benita per nekredebla kapablo por kuracado kaj scio pri vivo, pli granda ol rigardita el nur materia vidpunkto. Li iam diris: "Homo estas kreaĵo de amo. Kio estas kreita per amo nur povas vivi en amo. Amo estas Dio." Li emfazis, ke oni ne pripensu la malsanon: "Pensoj estas energio, kiuj efektiviĝas! Negativa pensado interrompas sanigon".
Eble aldonindas rimarkon pri fizika apartaĵo de Bruno Gröning. Li havis pliiĝitan kolon, kiel strumon (lat. Hyperthyreose)
Sed Bruno Gröning diris, ke ne temas pri tio. Ĝi similas al glando, kiu pliiĝas, kiam li parolas al multaj homoj. Ekzistas ligilo inter tiu kaj la saniga kurento. Li tute ne suferis de ĝi. Li mem kuracis eĉ tiajn strumojn. Mi ne povis eltrovi iujn eksplikojn pri lia aparta kolo. Ĉu vere ekzistas iu rilato inter ĝi kaj saniga energio?
Interesa afero estas, ke Bruno Gröning en sia lando ne vere estas ŝatata, koncerne wikipedion. Tie li estis rigardita kiel ĉarlatano kaj homaĉo. La angla wikipedio montras pli objektivan kaj ne antaŭokupitan artikolon pri li. Kiel kutime, profetoj en sia propra lando estas malpli ŝatata.
Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan kaj sanan tagon al vi!