Kara leganto,
Ekde 2004/2005 mi havas planoj por munti ian specialan komercan lokon
por Esperanto. Tipa esperanta etoso jam devas esti prezentata al la mondo kiel alia ordinara nacia etoso sed nia estos tutnacia.
Post kiam mi revivigis mian esperantistecon en 2004 mi komencis droniĝi
en esperanta mondo kaj Esperantujoj. Per paso de la tempo mi ricevis dum
tiu tempo fotografiojn de lokoj tra la mondo kiuj uzas la nomon
Esperanto. Jam estas konata lokoj kiel Hotelo Esperanto en Germanujo, Esperanta Hostelo aŭ lokoj kiel www.kotopo.net aŭ www.espentony.com.
Kiam mi demandis al ukraina amiko pri Kafejo en sia lando -
http://www.strannik.name/glavnoe-menyu/esperanto-cafe.html, li diris, ke
la proprulo metis tiun nomon en la komerco sed konis nenion pri
Esperanto kaj la loko havas nenian rilaton kun Eo krom la nomo.
Nu do, mi decidis fari ian esperantan lokon kiel kafodrinkejo, lunĉejo aŭ
restoracio per Esperanto. Sed ne nur promociante la nomon Esperanto sen
nenia rilato. Esperanto bezonas monon! Esperanto bezonas eniri en
financan areon. La celo de tiu spaco estas fari ian etoson kiel tiuj
tipaj temaj lokoj. En mia lando, ekzemple, ni havas diversajn naciajn
komercajn lokoj kiel:
1-http://www.stjohns.com.br/
2-http://www.restauranteacropoles.com.br/
3-http://www.sertaopaulistano.com.br/2008/06/o-bar-do-frango-para-poucos.html
4-http://www.biyouzresto.com.br
La unua estas tipa irlanda Pub; la dua estas greka restoracio kaj la
tria estas tipe kuba drinkejo. Kaj mi ne menciis la japanajn, ĉinajn,
portugalajn kaj multajn aliajn kiu estas en mia urbo. Ĉiuj tiuj lokoj
kaj multaj aliaj, oni povos ĝui regionajn kutimojn, muzikojn kaj
manĝaĵojn. Ĝia estoso estas adornata laŭ sia celata kulturo. Do, grekaj
restoracioj bezonas vendi grekajn pladojn, japanaj restoracioj bezonas
vendi japanajn manĝaĵojn, turkaj..turkaj pladoj...ktp..ktp La drinkejo
de kokido (Bar do frango) estis tipe kuba...kaj ĝi prezentis kuban
muzikon kaj vendis aliajn manĝaĵojn. La loko estis bone lokata...kaj
estis kunsidejo por socialistaj politikmilitanoj. Ni sidis tie ĉi
vidante lasunkaŝon...sunmaleviĝon...kaj ni kantis kuban muzikon kaj
drinkis bieretojn.
Sed Esperanta restoracio povus vendi ĉiajn ajn. Esperanto restoracio
estas internacia, povas vendi ĉiajn pladojn. Ni povus inviti pakistanan
kantiston, ekzemple, kaj servi pakistanajn pladojn. Same kun koreaj,
japanaj, usonaj, ktp. Certe ni devos respekti certajn limojn. Ĉinoj
ŝatas manĝi blatojn, koreoj kruele mortigas hundojn.....ni devos vidi
tiun. La araboj ekzemple ne toleras alkoholon.....do..neniu
problemo...ni povus oferi sukojn. Ĉiu dependos de la intereso de
klientoj. Kiom da klientoj ni povas allogi.
Iam mi estis en malnova parto de mia naskiĝurbo venis ĝentila sinjorino
kaj oferis SENPAGE ian pecon de viandaĵon. Ŝi diris, ke ĝi estis tipa
libana plado. La laboristo de la restoracio estis egipto kaj ŝi estis
marokino. Kompreneble ili uzis inter si araban lingvon. La dekoracio
devus esti neŭtrala..aŭ diverse internacia. Mi ĉiam imagis inviti,
ekzemple, grekan kantiston kaj prezenti ŝilin en tia loko aŭ
portugala...aŭ ....mi ne scias ankaŭ tio ĉio dependos de la intreso de
klientoj. En ĝi ni ne bezonas limiĝi je vendo de manĝaĵoj aŭ drinkaĵoj
aŭ muzikprezentado. Oni povas apartigi spacon por ekspozicii librojn de
diversaj kulturoj, artajn objektojn, adornaĵojn, ktp, ktp.
Ni ne bezonos fari etoson specife al esperantistoj sed ene de la komerco
ni devas uzi Eon por kunlaboro kaj kooperado. Certe la precipa lingvo al
la publiko devas esti portugala sed la dua devas esti Eo kaj la tria la
lingvo uzata por prezenti la kulturon kiun ni celas dum iu momento. Mi
ekdelonge strebas debati tiun ideon kun iu esperantisto sed ĝis nun mi
ne havas respondon nek intereson por komenci ion simile. Mi celas trovi
iun por povi investi en tiu ideo. La loko kie devas esti tia komerca
spaco ankaŭ devas esti tre akurate elektata. Mi pensis en ia loko ĉirkaŭ
flughaveno aŭ kiu oni povas trovi diversajn ekstelandanojn.
Nu, mi ŝatas vidi reagon al tiu letero. Ni havas sufiĉe da teĥnologio
por fari tian negocon malmultekoste. Mi kredas, ke ni bezonos nur
bonvolajn manojn kaj kiam ni komenci, la mono eniros aŭtomate. Mi avide
serĉas iun por kunparoli pri tiu temo ekde longa tempo. Mi estas certa,
ke per niaj internaciaj kontaktoj ni povos havi multe por montri kaj la
elspezo estos minimuma. Kaj krom tiu ni povos prezenti al kliento kiu
ĝuos la servojn kaj produktojn kiun ni vendos, povos koni Esperanton ĉar
meze de ĉio ni montros ankaŭ la ilo kiun ni uzis por konstrui ĉiun tiun
etoson.
Iru ni labori kune, tiu estas la plej bona maniero montri la frateco de
Eo. Labori kaj profiti kune. Mi devas atentigi ankaŭ, ke estas juna sirianino kiu jam prezentas laboron kiu devas esti nia devigo per projekto Open Taste en Bab Sharki.
Se vi interesiĝis pri artikolo, apogu vi donante weku/WKD min per
https://www.etherchain.org
0x4c35ce236f0c1db1a613ca5f9e899369d96437e2