Hieraŭ mi unuafoje uzis Steemit kaj jam skribis kelkajn komentojn. Steemit ŝajnas al mi interesa ejo por blogumi. Mi jam kelkfoje provis blogumemigi min, sed mi tute ne sciis, kiel. Mi ĉiam diradis al mi mem, ke mankas al mi tempo, ke estas pli gravaj aŭ pli interesaj farindaĵoj, ktp...
Ĉu tiufoje mi iĝos pli blogumema?
Dependas de multaj aferoj. Unue, oni devas mencii, ke baldaŭ estos Kristnasko. Kiale de tio, mi havos kristnaskajn feriojn, do mi ne devos ĉeesti universtitatajn lecionojn. Tiel mi ŝparos iom da tempo, kiun mi povos utiligi ja blogumante ĉe Steemit.
Kelkaj eble scias min de Jutubo. Mi havas mian propran Jutubkanalon, iutempe aktivan. Menciendas, ke ja jutubumante mi lernis Esperanton. Tamen, mi ne pretas por reveni tien. Ju pli da filmetojn mi kreadis, des pli mi laciĝadis. Kreado de bonkvalitaj Jutub-filmetoj ne estas facila:
- Oni devas havi ideon, pri kio estu ĝi.
- Oni devas registri ĝin.
- Oni devas munti la filmeton...
Kaj la muntado estas la plej enuiga kaj la plej laciga parto de filmkreado, kiu neniel rilatis al mia lernado de Esperanto. Tio finfine kolerigis min tiel, ke mi ĉesis jutubumi. Kial mi menciis Jutubon? Por rimarki la gravan avantaĝon de blogumado, kiu estas pli facila, ĉar oni nur devas:
- Havi ideon, pri kio estu onia blogaĵo.
- Skribi la blogaĵon.
Jen ĉio. Ĉu vi samopinias?
Ĉu estas iuj sekvindaj blogumantaj Esperantistoj ĉi tie? Mi volus blogaĵojn ĉi tie ne nur skribi, sed ankaŭ legi. Ĉu vi havas iujn ajn konsilojn al mi, kiel skribi ĉi tie? Kiel blogumi? Mi tre volontas per mia blogumado ankaŭ subteni Esperantujon kaj montri, ke Esperanto estas vivanta kaj uzata lingvo.