Pripensoj je la matenmanĝo
Ĉiam ni aŭdas ke mankas mono en la Esperanto-komunumo por publikigi librojn, jurnalojn aŭ aliajn aferojn. Jen la solvo por tiu problemo, kiu kuŝas rekte antaŭ viaj okuloj: STEEMIT.
Steemit estas ankoraŭ blokĉena infano, sed jam sufiĉe pruvis, ke ĝi havas grandan potencialon en la kampo de sociala medio. Steemit celas kiel nia lingvo al homoj de la tuta mondo. Ĝi provizas fascina teknologia strukturo, kiu ebligas disvastigi ideojn kaj konstrui sur sia propra bazo diversspeciajn entreprenojn. Ĝi ne nur taŭgas por rete publikigi, Steemit utilas ankaŭ por la tuta publika organiza laboro, kiel organizo de grandskalaj renkontiĝoj aŭ loka aktivado, festivaloj aŭ ekskursioj ktp. Se ĉiuj esperantistoj de la mondo, kiu havas aliron al komputilo, partoprenus en Steemit, multaj ne nur financaj problemoj estus solveblaj.
Kion vi pensas pri tiu afero, ĉu tio estas iluzio aŭ utopio, kiu iĝos realo? Mi nur miras, kial ankoraŭ neniu alia malkovris tiun grandan potencialon de Steemit.
Dankon pro via atento kaj voto. Bonan tagon!