En la hejmo de mia angla amiko mi malkovris interesan ilon. Mi neniam antaŭe vidis tian. Do mi devis rete esplori pri kiu temas la nekonata afero. Min ĉiam fascinas manfaritaj iloj, aparte de la pasinteco, ĉar ili donas al ni scio pri tradiciaj metioj kaj ofte estas tre bellaboritaj.
Ĝis fino de la 19-a jarcento sukero ne estis havebla en formo kiel ni konas ĝin nuntempe. Ĝi estis ĉiam transportita kaj vendita en grandaj konusformaj "sukerpanoj". Oni povis aĉeti tutan sukerpanon aŭ rompitan pecon, kiu estis vendita laŭ pezo. Sed kion fari hejme? Kiel homoj preparis ĝin por usado en kuirejo kaj manĝoĉambro? Viktorianaj inventistoj malkovris manieron tranĉi sukeron per sukertranŝilo, kiuj poste estiĝis grava hejma ilo.
https://mrsnewarkjackson.wordpress.com/2015/05/12/colonial-sugar-cones
Dankon pro via vizito kaj voto! Bonan tagon al vi!