Instigita per mia propra lasta artikolo pri cignoj ( https://steemit.com/pickoftheday/@johano/pick-of-the-day-swan) mi volas konatigi al vi pecon de greka mitologio, nome Leda kaj la cigno. Por homoj de la okzidenta kulturregiono tio sufiĉe sonas sonilon. La bildo de virino en amema ligilo kun cigno venas en la kapo. Centoj de desegnaĵoj kaj pentraĵoj tiuteme estiĝis tra la historio, antaŭaj kaj nuntempaj. Artistoj kiel Michelangelo, Cezanne aŭ Dali sentis sin defiitaj de tiu mitologia rakonto. Estis aparte la erotika flanko de la motivo, kiu ege allogis ilin.
Kiu estas Leda ?
Kaj kial ŝi tiel ameme renkontiĝis kun birdo? Leda estas figuro de la helena mitologio. Efektive ekzistas diversaj mitoj pri ŝi. Ŝi estis reĝa filino kaj edzino de la reĝo de Sparto. Ŝi havis kvar infanojn: Helena, Klitemnestro, Kastro kaj Polusko.
Laŭ unua mito, Zeŭso, la dia patro, amantiĝis kun diino Nemezo. Sed ŝi rifuzis sin al li. Provante eskapi, la diino aliformiĝis al diversaj bestoj, sed ĉiam Zeŭso aliformiĝis al pli rapida besto. Ŝi alprenis formon de sovaĝa ansero, sed Zeŭso fariĝinte cignon fine kaptis kaj seksperfortis ŝin. Kion sekvis? Nemezo gravediĝis kaj naskis ovon, kiun ŝi donis al Leda. El la ovo naskiĝi Helena, kiun Leda adoptis kiel sia filino.
En alia mitologia versio Leda enamiĝis al Zeŭso. Ĉar ŝi ne volis cedi al li, la dio petis helpos de Afrodito. Ŝi prenis la formon de aglo kaj li aliformiĝis al cigno. Iam, kiam Leda banis sin en rivero la aglo Afrodito ŝajnigis ataki la cignon Zeŭson. Leda, kredente savi minacitan birdon, prenis Zeŭson en siaj brakoj kaj dorlotis lin; kaj la dio profitis por amori kun ŝi. De tiu unuiĝo, Leda naskis ovon, el kiu eliris Helen0 kaj Polusko. Sed, ĉar ŝi estis amorinta kun sia legitima edzo Tindaro, ŝi demetis alian ovon de kiu eliris Klitemnestro kaj Kastroro. Tial estis Polukso senmorta, kaj Kastoro mortonta.
Hodiaŭ en la reala mondo ni malakzeptas amrilaton inter bestoj kaj homoj, sed en la fantazia regno tio estas bonvena kaj instigas al artaĵoj kiel rakontoj, skulptaĵoj pentraĵoj aŭ muzikaĵoj.
Ĉiuj bildoj de Wikimedia Commons: 1. Kopio pri pentraĵo de Michelangelo (0rig. 1530), 2. skulptaĵo de Auguste Clesinger 1864, 3.pentraĵo de Michael Maschka 2015
Dankon pro legado de mia kontribuo. Bonvolu voti, komenti kaj resteemi. Bonan tagon !