Hodiaŭ neatendita vizitanto estis nia gasto. Sidante je la matenmanĝa tablo ni subite aŭdis frapon je nia fenestro. Estis birdo nia filino ekscitite diris. Mi malfermis la fenestron kaj vidis sur la teraso kvar metrojn suben tiun malgrandan junan birdon. Rapidu, rapidu, vagadas ĉiam manĝemaj katoj en nia najbaro! La infanoj alportis la birdeton, kiu ne plu povis moviĝi, en nian loĝejon. Kion fari? Atendi kaj trinki teon. La birdeto, blua paruo (Parus caeruleus), pli-malpli kuŝis en kartono, kun iom provizo de milio de nia matenmanĝo. Ĉu ĝi eble havis kapan vundon aŭ alian nevideblan problemon, ĉu ni telefonu al veterinaro? Ne longe kaj nia malgranda amiko malfermis la okulojn kaj iom moviĝis. Ni decidis alporti la birdon sur tegmenton proksime de la fenestro, por ke eble ĝiaj gepatroj trovu ĝin. Tie la birdo iom saltetis kaj flugis ĉirkaŭen.
Nu, ni ne povis atendi la tutan matenon pro vidi kion okazas. Kiam ni revenis hejmen de promenado, la birdo ne plu estis tie. Ĉu ĝi estis trovita, ĉu pli granda birdo kaptis ĝin? Ni ne scias. Espereble nia pluma amiko postvivis.
Dankon pro via atento kaj bonan tagon!