Reveninte el belega ferio, senkomputila kaj sennovaĵa, hejme min alŝutas tutmondaj novaĵoj, kiuj plejparte konsistas el malbonaĵoj. Eble la plej kontrastaj koncerne miajn proprajn travivaĵojn pasintajn en freŝa kaj trankviliga naturo estas la novaĵoj pri Mezoriento.
Temas ĉefe pri forta bombado farita de Usono kaj ankaŭ Britio. En iraka urbo Mosul tio jam rezultigis pli ol 40 mil civilajn mortojn. La mortigo daŭras en Irako kaj en Sirio, precipe en Raqqa, kie Usono kondukas same amas-bombadon. Almenaŭ 30 mil civitanoj estas kaptitaj en la urbo, kaj multaj infanoj jam ankaŭ mortis tie. Britio ankaŭ partoprenas en tiu ĉi bombo-kampanjo.
Prefere ol alporti veran pacon kaj stabilecon al Mezoriento, ĉi tiuj bombado-kampanjoj daŭrigos la ciklon de perforto pliigante amarecon, koleron kaj malfidon. Ili ankaŭ povas pliigi la riskon de pliaj terorismaj atakoj en Eŭropo. Fakte, Isis ja venis sur la scenon post jaroj de bombado, eksterlanda okupacio kaj turmentaj tendaroj en Irako.
En la grandegaj amaskomunikiloj ni preskaŭ nenion legi pri tio. La nura klarigo ni ricevas estas, ke ĉiuj tiuj agadoj alportas fine pacon al Mezoriento.
Ĉu vere? Min faras tiaj novaĵoj tre kolera kaj mi ne vere scias en kiun direkton me fokusu mia energio. Ĉu sufiĉas subskribi peticiojn, proteste kunmarŝi... ?