"La germana estas barbara jargono, uzeblas nur por paroli kun oniaj ĉevaloj"
Bildo de Christoph Friedrich Reinhold Lisiewski (1772), libera foto de Wikimedia Commons,
Kreskante sub tre strikta patro, kiu ne akceptis la muzajn emojn de sia filo, Frederiko pli interesiĝis pri virinoj, filozofio kaj arto. Li tre ŝatis francan literaturon kaj sekrete li lernis la latinan. Je la reĝa korto oni nur parolis la francan, ĉar ĝi estis la kulturlingvo de tiu tempo. La reĝo invitis la francan filozofon Voltero al si kaj poste li havis longdaŭran korespondadon kun li.
Ĉiuj libroj, kiuj la reĝo verkis, li skribis en la franca. En 1780 unu libro eldoniĝis en la germana, tradukita el la franca:
Pri la germana literaturo
La mankoj akuzitaj, iliaj kaŭzoj kaj la rimedojn por ties plibonigo
Kvankam li pli bone konis la francajn klasikaĵojn ol la germanlingvajn, kaj li preskaŭ neniun verkojn konis de Herder, Lessing, Wieland aŭ eĉ Goethe, li traktis la germanan literaturon kiel pretenda fakulo. Sed plej malplaĉis al li la lingvo mem. Li skribis:
"... mi trovas duonbarbaran lingvon, kiu disfalas en tiom multaj dialektoj kiel Germanio havas provincojn... mi aŭdas lingvaĉon, al kiu mankas ĉiu graco, kaj kiujn ĉiu parolas laŭplaĉe." La reĝo plendas pri tio, ke la lingvo estas nemeloda, ekspandema kaj rigida. Li rekonas, ke mankas en ĝi bildigaj esprimoj. Frederiko ankaŭ parolas pri la sono de la germana kaj eĉ proponas ŝanĝojn: "Ni havas multajn verbojn kaj helpverbojn, ties lasta silabo estas muta kaj malbela, kiel ekzemple: sagen (diri), geben (doni) aŭ nehmen (preni)." Li proponas doni tiajn vortojn a-finaĵon, kiu pli bone plaĉus al la oreloj.
La reĝo rigardis la kutiman edukadon kiel ne sufiĉe. Nur malmultaj erudiciuloj efektive povis senklopode legi klasikaĵojn en la greka aŭ en la latina sen vortaro. Sed li jam antaŭvidis lumon je la literatura horizonto. Li rimarkis, ke ili komencis verki en la gepatra lingvo kaj ne plu honti esti germanoj.
"Ni havos klasikulojn. Ĉiuj legos ilin, por ke ĉiuj lernu de ili. Niaj najbaroj lernos la germanan. La kortoj plaĉe parolos ĝin, kaj povus okazi, ke nia polurita kaj plibonigita lingvo, dank al niaj bonaj literaturuloj, disvastiĝas de unu fino de Eŭropo al la alia." Kvankam li antaŭvidis, ke li ne plu spertus tiun tempon, Frederiko estis esperanta. Ses jaroj poste li mortis. Intertempe la gefratoj Jacob kaj Wilhelm Grimm publikigis la unan germanlingvan vortaron, kaj de longe homoj ŝatis la germanlingvajn verkaĵojn de siaj hejmaj aŭtoroj.
Frederiko ja ne nur estis konata pro la enkonduko de la terpomo al Eŭropo kaj pro sia ekonomiaj kaj militaj sukcesoj, bedaŭrinde alia lingvokoncerna afero konatigis lin.
Li volis ekscii, kian lingvon infanoj evoluas, kiam ili kreskas sen tuŝado kaj amo. Ne multe estas sciata pri la ĝusta kurso de la eksperimento. La rezulto de lia eksperimento, tamen, estis terura: ĉiuj infanoj mortis, probable pro manko de sensoria stimulo.
Dankon pro via atento kaj bonan tagon al vi!