Kalkulante ekde hieraŭ, kiam ankaŭ grava parto okazis, kaj de kiam mi ne dormis ĝis post la dua posttagmeze hodiaŭ, mi pensas ke ni nun historie donis bonan komencon al vere disvolviĝanta Esperanto-komunumo en Steemit. Jam antaŭe diversaj esperantistoj ekuzis la platformon, sed nun grava paŝo estas ekfunkcii pli kaj pli kiel komunumo kiu subtenas unu la alian, helpas unu la alian pli disvolviĝi kiel komunumo kun pli da enhavo, pli diversa kaj valora por ĉiuj.
Mi mem provis kontribui ekzemple informante pri mia vojaĝo kaj kunhavigante fotojn de ĝi.
Kia estas via sperto ĝis nun en Steemit? Kio estas laŭ vi gravaj sekvaj paŝoj? Kio estas persone viaj planoj por via pluuzado de Steemit?