En la komenco, kiam mi unuafoje parolis al pri Steemit, la pagoj estis relative malmultaj, kaj la ekosistemo ankoraŭ ne estis tia kia ĝi estas nun. Tial por novuloj al Steemit mi ŝatus montri iom kio nuntempe estas farebla per ĝi, kaj kial ĝi indas ekster la eblo gajni monon.
Mi venis por la mono, mi restis pro la komunumo.
...ŝajnas esti ofta esprimo de nuntempaj Steemit-uloj. Kaj mi jam vidas ke ankaŭ la Esperanta komunumo, kvankam malgranda, jam estas iel pli vigla ol mi vidis ĝin en Medium. Gravas ĝusta partopreno en la sistemo por vere sperti la efikon.
- Oni sekvu homojn kaj ŝatu iliajn afiŝojn
- Oni komentu pri alies afiŝoj kaj uzu la platformon kiel socian reton
- Oni skribu interesan kaj kontribuan enhavon, ne aferojn kiujn oni konsideras kiel spamo (mi tion hodiaŭ spertis skribante pri kolao en la nederlanda ĉirkaŭaĵo: oni ne akceptis vere bone)
- Oni estu kreema kaj diversa. Afiŝu fotojn, afiŝu pri viaj ŝatokupoj, afiŝu en diversaj lingvoj, partoprenu en la diversaj partoj de la komunumo, malkovradu
- Oni sentigu la aliajn hejme
Kaj jen kelkajn aferojn kiujn mi ĵus lernis:
ChainBB.com kaj busy.org
En ChainBB.com oni traktas Steemit kiel forumon
En busy.org oni povas konservi malnetojn kaj oni ĝenerale havas pli belan aspekton, kaj redaktilon pli kiel en Medium.com
Etaj valoroj aldoniĝas
- Sufiĉas havi unu amikon sufiĉe influan kiu suprenvoĉdonas vin por havi iom da enspezo
Partoprenu en la tuta komunumo
- Ankaŭ parte ĉar tie estas pli da influo kaj pli da mono
Helpu konstrui la propran komunumon
Kune oni vere pli fortas
En busy.org estas por ĉiu temo, ankaŭ Esperanto, babilejo en kiu oni povas des pli bone konstrui komunumon
Mi certas ke mi forgesis multajn elementojn. Bonvolu komenti pri ili!