Multaj retpaĝoj provis, kaj fine fiaskis, provizi mondajn novaĵojn en Esperanto. Mi pensas ke indas ŝanĝi tion. Mi pensas ke kondiĉo por daŭripovo estas ke la novaĵo-servo ne dependu de unu persono aŭ entrepreno, kaj estu kiel eble plej alirebla por raportantoj el la tuta mondo.
Mi pensas ke Steemit provizas ĉion tion. Tial mi proponas ke (kompreneble apud la etikedo Esperanto) ni uzu la etikedon "novajhoj" por ĵurnalismi Esperante. Mi tre ŝatus ke Esperanto estu sufiĉa por scii pri tio kio okazas en la mondo. Cetere ni povas je plua kreskado de tio pripensi plurajn kategoriojn, kiujn vi jam povas pripensi kaj aldoni per la etikedoj. Mi tre ŝatus vidi vian opinion pri tiu ideo kiel reago al ĉi tiu artikoleto!
Se vi ankoraŭ ne scias kio estas Steemit, vidu la aliajn artikolojn en la kategorio Esperanto por ekscii pli!