Mi legis en ĉi tiu hispana retĵurnalo (http://www.20minutos.es/noticia/3151747/0/ken-follet-nobel-maserati-una-columna-de-fuego-entrevista/) interviueton al Ken Follet.
La titolo elektita de la ĵurnalo estis: "Que otros tengan el Nobel; yo me quedo con el Maserati", kio signifas pli-malpli "La Nobel-premio por aliaj, mi preferas la Maserati". Mi supozas ke neniu bezonas klarigon pri la Nobel-prenio, sed mi ja klarigos ke la "Maserati" estas luksa aŭto. Tio, kompreneble estas metaforo (aŭ ne) pri la emo aŭ celo ĝui la rezulton de la laboro en la nuna vivo kaj havi la aprezon de legantoj anstataŭ de kritikantoj.
Kontraŭe, Franz Kafka vivis kaj laboris kiel advokato, dum sekrete verkis. Antaŭ morti, li petis al iu amiko bruligon de sia nediskonigita verkaro. Bonŝance tiu amiko ne obeis lin, kaj nun ni povas ĝui lian verkon.
Mi pensas ke en esperantujo ni havas multaj homoj kiuj atendas esti "Kafka" (grandaj nekomprenitaj verkistoj kiuj estos ĝuitaj en la estonteco) anstataŭ verki pensante en la nuna legantaro/spektantaro/aŭskultantaro.
Kial tio okazas? Kial oni ne povas agi ambaŭflanke? Mi pensas ke ambaŭ aspektoj necesas, ne nur la artistoj, sed ankaŭ iom da komerca aspekto.