Mi dum longa tempo ŝatis specialajn animeajn desegnaĵojn, kiuj estis freneze ĉarmaj. Kaj dume lernis pli kaj pli desegni ilin, nun vi povas vidi unu el ili kiel mia profilbildo. Hodiaŭ subite kaj hazarde mi eksciis ke mia gusto temas pri granda kultura movado nome Kawaii (ĉarmeco). Unue eble mi klarigu kial mi ne uzas la vorton "ĉarmeco" kaj anstataŭe uzas la vorton "Kawaii". Pro tio mi ne uzas la esperantan tradukon ĉar Kawaii jam rolas kiel esprimo por multaj aferoj kaj pli vaste sencas ol nur ĉarmeco. Ekzemple Kawaii-skribmaniero, Kawaii-modo ktp.
De kie venas la vorto "Kawaii"?
La vorto Kawaii venas de la vorto Kawayushi. Kawayushi en la komenco aperiĝis en vortaroj dum la epoko Taisho (1912-1926). Kawayuŝi signifas timema, sentema, embarasa, aminda kaj eta. Kawaii estas ajna afero, kiu kaŭzas la amsenton kaj protektemecon. Kvankam ĝi estas japana koncepto sed la okcidenta influo klare senteblas pri ĝi. Hello Kitty estas unu el la ekzemploj de Kawaii.
Kawaii havas diversajn aspektojn, vi povas vidi ĝin ekzemple en vestmaniero. Ofte ili estas bazitaj laŭ komercaj aferoj. Sed Kawaii-skribmaniero estas unu el la Kawaii aspektoj, kiu ne estas bazita sur komercaj aferoj. Ekde la jaro 1974 estas uzata per novjunuloj. Ili ne skribas laŭ formala skribmaniero kaj ene uzas korojn, stelojn ktp. Kelkaj lernejoj devigas la lernantojn ne skribi Kawaii-e.
Vi povas legi pli angle ĉe: https://www.japanpowered.com/japan-culture/what-is-kawaii