Hieraŭ mi antaŭ dormi, trovis tiun ĉi belan hebrean lulkanton, kiu kaŭzis magian trankvilecon por mi. Do mi hodiaŭ decidis traduki ĝin al esperanto. la poemo freneze simplas (imageble, ja temas pri infankanto, lulkanto).
jen bela versio (troveblas multaj versioj de tiu ĉi kanto):
vi povas legi la hebrean tekston kaj la anglan tradukon tie ĉi: www.hebrewsongs.com/song-numinumi.htm
jen la traduko:
Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.
la paĉjo iris al laboro
li iris, la paĉjo iris
li revenos kiam la luno venos.
li portos por vi donacaĵon
Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.
la paĉjo iris al la vinberejo
li iris, la paĉjo iris.
li revenos, kiam la steloj iros.
li portos por vi vinberojn.
Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.
la paĉjo iris al la fruktarbejo
li iris, la paĉjo iris.
li revenos vespere kun la vento.
li portos pomon.
Dormu, dormu, mia eta knabino.
Dormu, dormu
Dormu, dormu, mia etulo.
Dormu, dormu.
la paĉjo iris al la kampo
li iris, la paĉjo iris.
li revenos vespere kun la ombroj
li portos por vi spikon de grajno.