Saluton
Post longega tempo mi ree en ĉarma Steemit afiŝas. Dume mi ne vere lasis verkadon sed mi kiel laboro verkas por kelkaj retejoj en mia gepatra lingvo. Sed kio pli dolĉas pli ol verki Esperante en Steemit? :)
Hodiaŭ estis bona momento por eki ĉar la aniĝo de ĉarma amikino al Steemit sufiĉe interesas min ree eki kaj aktiviĝi ĉi tie.
Mi hodiaŭ tradukis kanton por tiu ĉarma amikino, kiu kun la uzantnomo @Akacifloro baldaŭ havos sian konton akceptita en Steemit. Kun ŝia konsento mi afiŝas ĝin ĉi tie.
Jen la kantteksto, la originala kanto nomiĝas "Odoro Via" kaj estas kantita por filmo.
Jen la kantteksto tradukita en Esperanto:
En la rememoroj, krom vi, la folio de rememoro de ĉiuj sekiĝis.
La lasta momento de ĉeesto sub la pezeco de via malĝojo mortis.
Kiom ĉinokte en mia silento, la strateto ree havas vian odoron.
la odoro de jasmino kaj nokto kaj hejmo,
rememorigas min pri vi.
via rememoro iĝas lulkanto,
vortoj kiel steloj.
sed vi ne estas kaj la ĉielo de mia poemo ne havas lunon.
De larmo de la jasmino de stratetoj,
al la blinda okulo pro miaj ploroj
kun la rememoro de via odoro mi vivas,
ĝis tiam kiam vi revenu hejmen.
Kiom ĉinokte en mia silento, la strateto ree havas vian odoron.
la odoro de jasmino kaj nokto kaj hejmo,
rememorigas min pri vi.
via rememoro iĝas lulkanto,
vortoj kiel steloj.
sed vi ne estas kaj la ĉielo de mia poemo ne havas lunon.
De larmo de la jasmino de stratetoj,
al la blinda okulo pro miaj ploroj
kun la rememoro de via odoro mi vivas,
ĝis tiam kiam vi revenu hejmen.
La ĉefa foto estas malnova foto de Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Ĝi iel estas bildigo de stratoj, kiuj estas rimarkigitaj en la kantteksto