Nova koronavirus estis trovita en kvin pliaj britaj civitanoj. Ili kontaktis briton, kiu antaŭnelonge revenis de Singapuro. Estas kredite ke la viro flugis al Britujo la 28an de januaro, du tagojn antaŭ ol la koronavirus estis malkovrita. Li fariĝis la tria en Britio, kiu havas ĉi tiun malsanon. Nun li spertas kuracadon en unu el la Londonaj hospitaloj.
La franca Ministerio pri Sano raportis, ke la 24an de januaro, post komerca vojaĝo al Singapuro, li alvenis dum kvar tagoj al la montregiono de Le Contamines-Montjoie en la Francaj Alpoj, kaj poste iris al Britujo. Kvin infektitaj britoj estis kun li en la sama chaleto. Nun ili estas enhospitaligitaj kaj estas en serioza stato, laŭ la francaj aŭtoritatoj.
Du lernejoj en Francujo, ĉeestitaj de malsana naŭjara knabo, estos fermitaj venontsemajne. La francaj aŭtoritatoj ankaŭ sendis plurajn pliajn britojn al hospitaloj, kiuj loĝis en la sama chaleto. Kvar pliaj britoj, membroj de la sama familio, estis enhospitaligitaj en Mallorca post kontakto kun portanto de la viruso. Nun ili estas ekzamenataj.