(Tiu artikolo estas la sekvas mian lastan artikolon: Unuaj pensoj pri Steemit)
Do, mi pensas ke mi komprenas iomete nun. Certe, sen la helpo de artikoloj kaj de , mi ne komprenus multe. Multaj aferoj okazas, sed malmultaj aferoj estas proveblaj je la komenco.
Novaj Esperantistoj kiuj ekuzos Steemit certe havos la samajn problemojn, do mi skribis tiun artikolon/resumon. Estas multege da fuŝaj artikoloj en la Angla pri Steemit. Estas nekredeble kiom longa paĝo povas iĝi sen enhavi interesan informon. Homoj ne ŝajnas bonaj je instruado. Aŭ eble ili ne vere zorgis pri instruado, sed volis rapide fari artikolon por rapide ricevi voĉdonojn.
Por paroli honeste, ankaŭ mi faras tion nun. Kiel , mi volas kreskigi la valoron de Esperantujo en Steemit, do mi iom devigas min partopreni. Hieraŭ, kiam mi voĉdonis, mi atingis limon, kaj mi ne plu povis voĉdoni. Mi devis atendi por rehavi la eblon voĉdoni. Tio signifas ke oni devas partopreni ĉiutage por ne malŝpari la eblon uzi siajn voĉdonojn. Ne estas multaj aferoj por kiuj la Esperantistoj povas voĉdoni nun, do mi kreas tiujn aferojn.
Mi vere havas la impreson ke miaj voĉdonoj estas senvaloraj. Preskaŭ ĉiam kiam mi voĉdonas, mi fakte donas 0,00€ al la kreanto. Do kial voĉdoni se mi havas nenian efikon? Bonŝance, respondis al mi: ju pli artikolo/komento ricevas voĉdonojn, des pli la postaj voĉdonoj valoras. Li fakte pravas: mi voĉdonis por mesaĝo kiu jam havis 100 voĉdonojn, kaj mi fakte donis 0,21 cendojn al la afiŝanto! Nekredeble! Mi donis monon el nenio, nur pro mia partoprenado.
Malbonŝance, ni Esperantistoj estas tro malmultaj por atingi tiun amason da voĉdonoj (100!) por ke niaj voĉdonoj estu valoraj. Kiom da freŝbakitaj kontoj devas voĉdoni por ekdoni 0,01€ por unu voĉdono? Ĉu 60 kontoj? Certe ne estas sufiĉe da Esperantistoj ĉi tie por ke Esperantisto ricevu tiom da voĉdonoj. Ni povas reklami por Steemit, sed kiel reklami retejon kiu donas monon al la partoprenantoj se la novaj partoprenantoj ne povas ricevi monon? Ĉu ili fidos la sistemon kiel la unuajn uzantojn faras? Verŝajne ne ...
Mi dubas je la sukceso de Steemit ĉe Esperantistoj. Tamen, mi volas iomete antaŭenpuŝi tiun projekton, ĉar mi ŝategas la ideon ke Esperantistoj povus ricevi iom da mono nur partoprenante en Esperantujo. Ni vidos. Ĉiuokaze, mi multe lernos.