La lernado de la Latina certe ne estas morta, kiel la lernado de High Valyrian, fakte. Ankaŭ en Franciaj lernejoj, la Latina ofte estas studata, sed tio venas pro disponebleco. En la altlernejoj kie mi estis, nur 4 lingvoj estis disponeblaj: la Angla, la Hispana, la Germana kaj la Latina. Certe la lernejanoj interesiĝas pri aliaj lingvoj, kiel la Itala, la Portugala, la Ĉina kaj la Japana, sed ĉar ne estas instruistoj por tiuj lingvoj, ili pigre elektas la Latinan ĉar ili volas studi lingvon.
RE: Ĉu la latina estas morta lingvo?