Many years ago I read a science fiction book in which a time traveler visits a future world deprived of all sort of birds. I still do remember the strange feeling I got, because there was no real reason for such thing to happen. Today I know better and see this is no science fiction anymore, and no long and it will be reality. Birds feed a lot on insects, but in all developed countries they can‘t find enough of them. We kill them amass and at the end ourself...
But even as the whole issue looks quite bleak, there are a lot of things we can do to prevent the extinction of insects and save our birds. (EO)
Antaŭ kelkaj jaroj mi legis en sciencfikcia libro pri tempo, en kiu ne plu ekzistas birdoj. Mi ankoraŭ memoras la iom strangan senton, kiun mi tiam havis. La ĉielo sen birdoj, sen dolĉa kantado la printempa pejzaĝo, kaj neniuj birdoj en niaj parkoj… Kial mankus birdoj iun tagon?, mi miris. Hodiaŭ mi ja komprenas pli bone! Mi scias, ke tiu vizio jam parte estas realo. Ĉar birdoj multe nutras sin je insektoj, sed ili grandskale malaperas, la birdoj ne havas sufiĉe da nutraĵo. La mortado de insektoj estas nur unu aspekto de pli granda ekologia katastrofo, nome tutmonda amasmortado de diversaj specioj. La danĝera potencialo de ĝi estas eĉ pli granda ol la efikoj de la Klimata ŝanĝo. Ne ekzistas nur unu kialo por tiu mortado. Estas multaj diversaj aferoj, kiuj kune kaŭzas la ekologian problemon. Tamen, certe la ĉefa kialoj baziĝas sur aparta homa agado, nome:
- Industria agrikulturo
- daŭra pligrandiĝo de urbaj spacoj, do konsumado de naturaj areoj
Kaj grave, la politikaj instancoj ne vere agas akorde al tiu danĝeriga situacio, kvankam la problemoj estas de longe konataj kaj de fakuloj kontraŭagadoj proponitaj. Tempo por ĝusta agado estu nun, ne en iu fora estonteco!
En aŭtuno 2017 estis publikigita en scienca ĵurnalo PloS ONE tielnomata „Krefeld-Studaĵo“. En kooperacia laboro de brita kaj nederlanda universitatoj kune kun Entomologia Asocio de Krefeld (Germanio) dum 27 jaroj estis mezurita la kvanto de ĉiuj flugantaj insektoj je 63 germanaj lokoj. La resulto estis alarma: Averaĝe je 76,7 % ĝi malpliiĝis. En mitsomero la nombro estis eĉ 81, 6%. Estas rimarkinda, ke la primezuritaj lokoj troviĝas ene de naturprotektaj areoj. Do, kiel aspektas la situacio en kutima pejzaĝo aŭ tre industrializitaj agrikulturregionoj? Kompreneble la situacio estas ege zorgiga, kaj politikistoj devas krei framon por la tutsocia ŝanĝo, koncerne la kialojn de amasa insektmortado. Intertempe ni mem povas agi. Ekzemple rezigni pri insekticidoj kaj herbicidoj en la ĝardeno, planti multdiversajn speciojn, kiuj allogas insektojn. Ni ankaŭ povas kontakti nian lokan respondulo en la urba administracio, por ke ĝi zorgu pri tiu afero en publika spaco. Por nedirekte ŝanĝi la kutiman agrikulturon, ni ankaŭ povas manĝi malpli aŭ nenio viandon. Ankaŭ uzi pli ofte vian velon anstataŭ la aŭto helpas malpliigi la monokulturon, nome la plantado de bio-karburaĵo.
Mi ja scias, estas iom freneza afero. La tuta situacio ja ne aspektas tro grava; ankoraŭ la arbaroj estas verdaj, la ĉielo blua kaj eĉ birdoj estas videblaj. Tamen la atenta observanto de naturo vidas kaj sentas, ke mankas al la naturo diverseco kaj malaperis tro da specioj. Tiu nuntempa ŝanĝo, koncerne la amasa insektmortado estas nur komparebla kun grandega efiko sur la mondo, ekz kiam supermeteroito trafis la mondon kaj la Dinosaŭroj malaperis. Sed la diferenco estas, ke la malaperoj de insektoj danĝerigas la postvivo de nia propra ekzisto sur la mondo.
Steemit estas bona loko por renkonti homojn kun samaj ideoj, koncernoj, kaj vidi bonajn natur-fakulojn aŭ artistojn, kiuj kaptas por ni la priskribitan situacion. Unu el ili estas faltermann, kies nomo ŝajnas esti programo. https://steemit.com/deutsch/@faltermann/augenblicke-einfangen-capture-moments