En Brazilo ĉi-momente senatano post senatano prenas la vorton por demandi klarigojn al Dilma Rousseff, prezidento de Brazilo, kiu pli frue ĉi-jare estis neaktivigita pro akuzo pri financaj misfaroj. La nuna sesio estas la fino de la malebligo-proceduro, kiu devas decidi ĉu la prezidento povas reveni aŭ devos definitive foriri.
La sesio, kiu jam estas en sia dua tago kaj daŭros ĝis kiam ĉiuj havis sian vorton kaj oni voĉdonos, ne montras laĉiĝon batali ĉe Dilma. Dum la nacia televido decidis ne montri la tutan paroladon de ŝi, ŝi brave klarigas al ĉiuj kial tio kion ŝi faris ne estas krimo laŭ la leĝo kiu ebligis la malebligon de ŝia funkcio, kaj pledas ke ili faru bonan elekton.
La intertempa prezidento, Michel Temer, dum la Olimpikaj Ludoj preskaŭ ne videblis, kaj kiam li videblis li estis respondita per krioj de malaprobo. Lia politiko en la periodo ĝis nun estas ne tre populara, eĉ inter tiuj kiuj subtenis la forigon de Dilma, kaj la situacio en Brazilo restas sufiĉe akra pro la diversaj vidpunktoj pri la nuna situacio. Tiuj kiuj subtenas la prezidenton asertas ke kio okazas klare estas puĉo, la aliaj respondas ke la afero ne povas esti puĉo ĉar ĉio kio okazas estas laŭleĝe disponeblaj proceduroj.
Fotoj prenitaj de Brasil247.com