Ĉi tie mi volas iom skribi pri la kialoj de amindeco de Pandunia. La komenca kreanto de Pandunia, Risto Kupsala ekplanis la projekton en la jaro 2005. La nomo pandunia aperis en la jaro 2007 sed Pandunia trovis sian nunan formon en la jaro 2017 kaj ĉefe per la mesaĝilo Telegramo, kiu ebligis facilan kontakton inter panduniaistoj. Jam ni havas kelkajn aktivajn pandunia-grupojn en Telegramo, kiuj pli malpli nur enhavas esperantistojn, kiuj plenenergie sekvas kaj uzas Pandunian kaj kune helpas por plibonigi la lingvon. Risto Kupsala, la komenca kreinto de Pandunia, per afable akcepti ĉies opinion por plibonigi la lingvon kaj bone organizi la aferojn, kreis unikan etoson, kiu havigis al Pandunia kreantaron el multaj landoj el la mondo. Ĉi tiu ebligas havi utilajn interparolojn pri diversaj lingvaj aferoj per parolantoj de diversaj lingvoj (ne nur eŭropaj) kaj fari Pandunian juste kaj vere tutmonde.
-Pandunia estas farita por esti facile lernebla por ĉiuj mondanoj, kaj bone fleksebla por parolantoj el diversaj kulturoj kaj gepatr-lingvoj.
-Pandunia vortaro estas devenita de ĉiuj lingvoj juste. Ni ne lernos novan artefaritan tuteŭropan lingvon! Do vi por la vorto "tago" uzos la rus-devenitan vorton den, por la vorto "ŝtono" uzos la indonezi-devenitan vorton batu, por la vorto "signifi" havos la svahil-devenitan vorton mana ktp.
-Pandunia malgraŭ simpleco kaj ne droniĝi en gramatikaĵoj, estas tute ĝuste uzebla kaj ne kaŭzas miskomprenojn.
-Pandunia nun havas kreantaron el multaj landoj kaj ĝi jam ne estas persona projekto. Ĉi tiu kreantaro estas nepra esenco por havi justan kaj bonan mond-lingvon, kiun Zamenhof ne havis pro la manko de fulmrapidaj kontaktiloj.
-Pandunia facile skribeblas kaj prononceblas. La facileco de prononco estas pli malpli relativa afero sed en Pandunia ni povas havi pli facilajn prononcojn pro tio ke la kreantaro, kiu estas devenita de multaj gepatrlingvoj kiel Indonezia, Nederlanda, Persa, Franca, Angla ktp esprimas siajn opiniojn pri la facileco de la prononco. Ĉi tiu estas tre esenca manko en aliaj artefaritaj lingvoj. Ĉar ili havis unusolajn kreintojn aŭ kreintaroj estis nur de unu aŭ du landoj. La prononco de vorto povas laŭ iu esti tute facila sed laŭ multegaj aliaj en aliaj landoj povas esti katastrofe malfacila! La kreantaro de Pandunia ebligas elekti vortojn, kies prononco estas facila preskaŭ por ĉiuj en la mondo.
Se vi interesiĝas pri Pandunia, vi povas komenci vain lernadon ĉi tie.