Mi estis pubertaĝa kiam mi unuafoje aŭdis pri Esperanto. Tiumomente mi estis en hejmo de amiko aŭskultante muzikon kaj li, plena je entuziasmo, ekparolis al mi pri ia stranga lingvo kiu estas tre malsimila al ĉiuj aliaj, kaj enportas mirindan idealon de universalismo. Tio ŝajnis al mi, nur el tia mencieto, surpriza kaj inspira montro de altega saĝo.
La fondinto de Esperanto k. aliaj esperantistoj, en la 1a UK | bildofonto
Mia amiko tiam donis al mi kutiman informon kiu ĉiam ĉeestas la propagandon esperantisman: jen la lingvo plej facila, kiun oni povas lerni tre rapide, kaj per ĝi rekte paroli kun ajnaj alilandanoj sen neceso scipovi iliajn nacilingvojn (aŭ ke ili scipovu tiun nian) kaj... ĝi celas atingi pacon inter la diversaj popoloj de la Tero.
Ĉio ĉi sendube estis tre interesa por viglaj junuloj kiuj ankoraŭ ne masonis siajn destinojn; junuloj kiuj estis nature atentemaj al brilaj eblecoj de la vivo, celante kapti ecojn taŭgajn por konstrui siajn proprajn personecojn. Tiaj motivoj estas, kompreneble, subkonsciaj, sed ili puŝas forte la junajn mensojn direkte al vojoj, decidoj kaj spertoj kunformontaj nian personan estontecon.
La entuziasmo de mia amiko ĝuis mallongan vivon, kaj per retrospektiva rigardo mi klare scias la kialon: junulo, urbana aŭ kamparana, bezonas pravajn motivojn nature ligitajn al siaj aĝaj interesoj kaj vivkondiĉoj, por elekti iun vojon kaj sindediĉi al ĝi. Ŝi/li bezonas ke la proponataĵo redonu spertojn kiujn oni povus konsideri —je tiu aĝo— indaj.
Kompreneble, kultura kaj psika diverseco de homoj certe modifas iomgrade la esprimon de tiu bezono; kelkfoje en alta grado. Tio klarigas kial junuloj en certaj societoj —kie kleremo estas alte estimata— interesiĝas pli pri tiaj aferoj. Kaj tio klarigas ankaŭ kial mia entuziasmo pri la Esperanto-afero forte pluvivis kaj, post malmultaj jaroj, eĉ pliintensiĝis, konstruante miajn tutajn identecon kaj personecon.
Poŝtkarto de Pariza UK | bildofonto
En tiu ĉambreto mi aŭskultis la unuajn parolojn esperantlingvajn el mia tuta vivo. La mallonga idealisma priskribo kune kun la aŭdado je tiaj vortoj, estis la nuraj ingrediencoj kiujn bezonis mia animo por decidi —kvankam senkonscie— ke tiu realo estis konforma por mia onta ekzisteco. Mia juna memo jam posedis fortajn emojn por la altaj konsideroj de la ekzistado. Tial d-ro Esperanto envenis tre facile kaj ekprenis sidejon en mia spirito.
Mi konas multajn eo-parolantojn el la tuta mondo, kaj el iliaj rakontoj mi povas kompreni ke mia sperto de esperantistiĝo estas entute ne malofta. Male, ĝi reprezentas la esencan impreson kiun realigas la esperantisma propono en la homoj, sendepende de iliaj kulturfonoj. Tio ĉi estas mirindega konstato, almenaŭ por tiuj kiuj emas profunde pripensi la enajn signifojn de la sociaj aferoj.
Lingva Komitato de 3-a UK, Britio 1907 | bildofonto
La mondo de Esperanto plenegas de mesaĝoj koncernaj al tia pli malpli difinita idealo de homa frateco, interkompreniĝo kaj kunlaboremo. Ĝi esprimiĝas tre klare en la himno de la lingvo —ja, lingvo kun himno... tio estas sufiĉe rivela—, kaj ĝi videblas en tiu iom nebuleca pakaĵo da moralaj valoroj kiujn komune manifestas esperantistoj en siaj renkontiĝoj. Preskaŭ ne eblas ien rigardi en Esperantio sen trafi la oftajn mesaĝojn el la Zamenhofa idealo.
Tamen, malgraŭ la ĉieo de tiaj idealismaj mesaĝoj —kiuj ĉiam iras trans nura lingveco kaj celas pli transcendajn aferojn en la mondo—, ili ŝajne ne posedas sufiĉan forton por estigi komunumon kiu efektive enkarnigus la altegajn universalismajn sencojn de tiuj idealoj, modlante tute alian, sendependan —k. neniam spertitan— kulturon, demonstro de reala superiĝo disde tiuj mensaj kaj kulturaj katenoj tiom kritikitaj de la kreinto de Esperanto: dogmismo, fanatikemo, maltoleremo, ks.
Tio ne estas bagatela problemo. Ĝi manifestiĝas en la tuta movado —spite al la preterrigardo de ties anoj—, kripligas ties eblecojn kaj detenas eblan disvolviĝon de pli bonaj kondiĉoj por la esperantisma komunumo. Alifraze: ĝi estas problemo esenca kies radikoj tenegas en la bazo, la koncepta bazo de la movado.
Sed kiu estas la radiko de la obstaklo? Mi asertas ke ĝi troveblas en la historia komenco de la komunumo esperantista: je publiklanĉo de la projekto. Mallonge direble: La vera, integra projekto de la fondinto de Esperanto ja estis kultura, filozofia —tio ege klarigas la idealismecon de la movado—. Ĝi estis idealisma perspektivo pri la mondo, kaj pri la plej indaj kondutoj de la homoj en ĝi. Tiu projekto nomiĝis homaranismo... kaj la internacia lingvo estis nur ties ilo.
Zamenhofo siaoficeje | bildofonto
El tia inspiro ŝprucis tia rezistiva esperantisma idealo kiu, ankoraŭ hodiaŭ, aperadas en ĉiu esperantista rondo. Tial oftege ŝajnas ke esperantistoj parolas kvazaŭ religiuloj aŭ pasiaj aktivuloj de socia —ne nur lingvafera— movado.
Tamen tiu idealo estis kripligita je la komenco. Historie, fortaj sociaj premoj devigis la majstron ne plu puŝi siajn kulturan k. filozofian interesojn (de homaranismo) en la naskiĝantan komunumon. D-ro Zamenhofo, prioritatigante komunan volon, akceptis la limigan postulon.
Ne tro parolu pri moralaj principoj, sinjoro... nia temo estas lingvo.
Sed homaranismo estis la batanta koro de la tuta afero; el ĝi ŝprucis la ideala esenco kiu inspiris —kvankam nevideble— tiom multegajn homojn vojaĝi al la Unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro. Kaj tiam kaj hodiaŭ, ĝi estas la sento kiu mirigas homojn kaj kulturas en ili nedifinitan deziron partopreni la esperantismon.
13-a UK, Prago, 1921 | bildofonto
Tiel la koro de la afero estis reduktita antaŭ ol naskiĝi —pro multaj kompleksaj kialoj kiujn mi klarigos poste—, de filozofia kultura propono en ĉarman idealeton kiun oni simple nomas interna ideo. El tio elmergiĝis abundego da kontraŭdiraĵoj, ĉar multaj movadanoj nun kredas sin —pro la interna ideo— membroj de ia socia iniciato kun universalismaj kosmovidoj ege transcendaj por la homaro, sed ili tute ne permesas al si alian dinamikon ol tiu de simpla lingvemularo... naiva lingvemularo.
Kompreneble, estas nenio malbona en lingva movado kiu simple klopodas disvastigi utilan komunikilon. Tion intencas ankaŭ aliaj movadoj kaj ĉiuj meritas intereson. Sed memvideble la atingebleco de tiaj entreprenoj limiĝas al simpla homa interrilatiĝo; tio ne koncernas transcendan konstruadon je alia kulturo kiu kuracus malsanojn de la societoj.
Malgraŭ ĉio, oni ne suspektas la mirindan fortegon de tia semo nomata interna ideo. Ree kaj ree, brile eksplodas la deziro de esperantistoj rekte atenti homaranisman revon. Antaŭ ne multaj jaroj, Mark Fettes (jama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio) relanĉis proponon de Helmut Welger ke oni pensu pri Esperantismo ne kiel pri lingvo kun interna ideo, sed male: Ideo kun interna lingvo; tiel reprenante la silentan alvokon de Zamenhofo, kiu siatempe devis publike esprimi la malon.
Persone, el Esperanto min interesas nur tiu ebleco. Tial mi estas pretiginte, dum multe da jaroj kaj per multe da memofero, kelkajn projektojn kiuj povus helpi tian disvolvadon. En nuna semajno mi relanĉos mian projekton Radio Stelo, per kiu mi ade disvastigos tiuteman esploradon.
Se ankaŭ vi sentas intereson pri ebleco de homaraneca esperantismo, sekvu min kaj restu atenta al la retspacoj de mia renovigata iniciato, Radio Stelo, por homaraneca perspektivo kun interna lingvo.
Jutubo RS | Bittubo RS
Tvitero RS | Fejsbuko RS
~Spirajn Senpretend~
Steemit
Busy
DTube
Facebook SS
Twitter SS
XMY-adreso: MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn
Senfinajn dankojn al la aktivuloj de la projekto Myriad, kiuj subtenas ĉi tiun agadon intelektan en esperanto kaj tokipono.