Laux mia kompreno kooperemo kaj helpemo tute ne kontrauxas la ideojn de Darwin kaj Dawkins. Kaj kvankam mi gxenerale kredas, ke homoj estas bonaj, ni tamen ne ignoru ke ni lasas droni amasojn da homoj en la maro aux morti pro kuraceblaj malsanoj aux malsato, ke ekologie nian komforton pagas la plej malricxaj homoj en aliaj landoj kaj estontaj generacioj. Do jes, homoj povas esti bonaj, sed samtempe ili estas tro ofte komfortemaj, ignoremaj aux simple stultaj. Aldone ekzistas la esceptoj, kiuj ekspluatas, misuzas kaj detruas homojn kaj medion superaveragxe kaj tiel atingas ricxegecon kaj pli grandan influpovon.
RE: Man is good/ La homo estas bona