Nun estas 5:30 matene en mia lando kaj baldaŭ la suno ekbrilos sed mi ankoraŭ ne dormis! Ĉu vi volas scii kial?
Mi estis enlite kaj antaŭ dormi kiel ĉiam mi iom volis kontroli sociajn retejojn. Mi kontrolis Steemit kaj tiuj ĉi artikoloj forĵetis mian damnan dormon riveren!
La unua, estas tiu ĉi: https://steemit.com/growth-proposals/@thisisbenbrick/steemsongs-growth-proposal
Imago de havi tian aferon laŭ la blokĉeno de Steemit estas freneze maldormige mojosa!
La dua estas tiu ĉi: https://steemit.com/steemj/@jerrybanfield/steem-s-first-freelancing-marketplace-is-online-at-www-steemj-com
Tiu ĉi estas retejo kiel Upwork aŭ aliaj retejoj kiuj ebligas labori kaj laborigi aliajn. Sed laŭ Steemit blokĉeno! Tiu ĉi tute apartigas tiun ĉi de aliaj. Ĉar ĝi estas simple direktebla al niaj Steemit-kontoj kaj ni povas pere trovi laborojn pli facile. Cetere, ni ja ne havos la problemojn de pagado, kiuj ekzistas por tiuj retejoj, kiuj laboras per USD aŭ aliaj lokaj monoj. Kaj estas bele ke Steemit-komunumo tiom forte pri ĉio subtenu unu la alian kaj nia blokĉeno pli kaj pli estu fruktdona. Vi povas tutdetale legi pri ili en tiuj artikoloj. pri Steemj.com mi provis afiŝi ion sed nu, ne funkciis sed aliaj afiŝis. Estas klare, la retejo estas ĵus finite. Ankoraŭ eĉ troviĝas mistajpoj kiel "singin"! Sed mi vidas la ege belan ideon kaj tiu ŝtelis mian dormon. Ellitigis min kaj igas min skribi tiujn ĉi nun.
Do jen transdonenda sperto mia por vi karaj legantoj: Restu aktiva je Steemit, pli mojosigu nian komunumon sed antaŭ dormi ne kontrolu ĝin en via lito bonvole!