Saluton cyprienguiya. vere bonega artikolo. mi interesiĝas pri tio ke la esperanta komunumo pli kaj pli aktiviĝas je Steemit per esperantistoj de ĉiuj mondpartoj kiuj portas siajn spertojn kaj sciojn kaj aferojn al la komunumo por pli kaj pli fruktdonigi la komunumon. En mia lando ni havas pli malpli similan situacion (sed ege malpli problema ol en afriko, tie ĉi almenaŭ ni havas defaŭltajn registarajn servojn pri saneco kaj minimuma manĝaĵo) sed la tuta afero estas sufiĉe sentebla kaj tuŝebla por mi ankaŭ tie ĉi do mi bone povas kompreni vin kaj mi tre ĝojas ke vi tiom ĝuste kaj bone konsideras la problemon kaj elserĉas solvojn ktp. Mi pensas ke la manko de bona edukado estas tre grava problemo. Oni devas ege helpi al afriko por havigi al ĝi bonan edukadon, tiam oni povos bone konstrui la kontinenton kaj eĉ se ili iras al alia kontinento pro ajna kialo, afrikanoj kaj estu tre utilaj al tiu lando ke ili anstataŭ fermi la limojn, brakumu rifuĝintojn, kaj aliflanke ree en tiu lando ne suferu malriĉecon ktp. Por atingi bonan edukadon kompreneble tre gravas internacia helpado kaj ankaŭ iom klopodi havigi bonan situacion al helpantoj, kiuj venas al afriko, mi iom serĉis kaj ekzistas organizaĵoj kiuj mem aranĝas ĉion por instruistoj kiuj volas kiel volontulo vojaĝi afriken por helpi kaj instrui. sed ili petas monegon. Mi pensas ke estus bonega se ekzistus volontulaj organizaĵoj ene de afrikaj landoj kiuj kunaranĝas situacion por eksterlandaj instruistoj kiuj volas veni por ke ili loĝu en afriko kaj instruu plej malmultekoste. (eble ekzistas tia organizaĵo, se jes, sciigu min bonvole)
RE: Elmigrado de junaj Afrikanoj