Libera bildo de PIXABAY
Por multaj vegetaranoj rezigni pri viando sufiĉas por havi bonan konscion rilate vivantajn estaĵojn. Sed ne rezigni pri laktaj produktoj ja ankoraŭ kaŭzas tro da problemoj. Ni rigardu al Germanio, kie tradicie lakto kaj ties produktoj estas tre ŝatataj.
Ĉiujare en Germanio, ĝis 200.000 bovidoj estas mortigitaj en la unuaj tri monatoj de sia naskiĝo, laŭ ĵus publikigita raporto en Welt am Sonntag.
Germanio havas ĉirkaŭ 4,1 milionojn da laktaj bovinoj kaj gvidas Eŭropon en la produktado de bovina lakto. Por produkti maksimuman kvanton da lakto tamen la bestoj devas naski bovidon ĉiujare.
Duono de la novnaskitaj bovidoj estas viraj. Ili ne kapablas produkti lakton, sed ankaŭ ilia raso igas ilin netaŭgaj por produktado de viando. Pro tio multaj farmistoj konsideras ilin kiel malŝparon de rimedoj.
Do, ĉar la kostoj por bestkuracisto kaj buĉado estas pli altaj ol prezo de la bovido mem, ne valoras teni ilin.
Dekoj da miloj da bovidoj estas forĵetitaj kontraŭleĝe baldaŭ post naskiĝo. Iuj estas simple forĵetitaj kun la rubo.
Profesoro Albert Sundrum de Universitato Kassel diris:
"Se bovido estas malsana aŭ malforta, la kultivisto ofte ne vokas veterinaron por aliaj 50 € aŭ 100 €. Li solvas la problemon mem, ekzemple per uzo de martelo."
Herman Onko Aeikens de la germana Agrikultura Ministerio diris, ke li ne havas informojn pri tiu afero. Tamen ĝi estas klara malobservo de la leĝo, kiu devas esti persekutita.
Eĉ, se la vivkvalito de bovidoj sufiĉe pliboniĝos, ĉiam ekzistas tro da viraj bestoj, ĉu ne? Nur rezigni pri laktaj produktoj estas vera alternativo.